For poor countries, tourism has become an important source of currency. To such a degree, that their societies are reorganising themselves around that new economic object; the tourist. Here is a manna, from which not everyone profits. A report, in South America.
Having got up at dawn, they spent many hours in the back of dumper trucks on a rough path in the middle of the Peruvian countryside. Neither the early morning chill, nor the 180 kilometres between Arequipa (the main town in the south of Peru) and the Colca canyon have dampened their resolution. Throughout this May morning on the plaza de Armas the slogans of the Cayllominos resounded, demanding amongst other things, that the construction of an asphalt road linking their village of Caylloma with Arequipa should finally begin.
Por la malriĉaj landoj, la turismo iĝis grava valut-fonto. En tia grado, ke iliaj socioj reorganiziĝas ĉirkaŭ tiu nova merkata objekto: la turisto. Jen manao, kiun ĉiuj ne profitas. Raportaĵo, en Sudameriko.
Aŭrore ekstarinte, ili pasigis plurajn horojn en la malantaŭa parto de baskulkamionoj sur malglata pado meze de la Perua kamparo. Ilian decidecon ekbreĉis nek la mateniĝa malvarmo, nek la 180 kilometroj inter Arequipa (ĉefa urbo de la sudo de Peruo) kaj la Colca kanjono. Dum tiu ĉi tuta maja mateno sur la plaza de Armas sonoradis la frapfrazoj de la Cayllominos, kiuj postulis interalie, ke finfine komenciĝu la konstruo de asfalta vojo liganta ilian urbeton Caylloma kun Arequipa.
Blocking roads, is it a Peruvian speciality? Also Bolivia, where the inhabitants of El Alto on the heights of La Paz know how to paralyse the whole country by hindering access to the capital, and Argentina, where the piqueteros, unemployed supporters of such blockades, have existed since 1990, experience this form of social mobilisation.
Forgotten. But if they are demonstrating today, and if afterwards they block the roads around Arequipa, it is chiefly to remind the local government that they exist, and that they too want to enjoy the fruits of tourism. Luisa is one of them, and according to her, "it isn't fair that, in a province which is so rich thanks to tourism and traditional handicrafts, a large part of the population is in a situation of extreme poverty"
. Agriculture is forgotten, breeding old-fashioned, now it is the tourist which is cultivated. To visit the canyon, which attracts almost 100 000 visitors per year, every tourist has to pay a 6 dollar entrance fee to the authority which controls the park, l'Autoridad autonoma del Colca (Autocolca), but they do not redistribute the income fairly. For the Cayllominos, of whom two thirds live below the poverty threshold, to attack the local government is a way to denounce the corruption partly responsible for the situation. That is confirmed by the policeman on duty here. "You know, our president Alejando Toledo, his popularity isn't even 10%, there are reasons for that..."
. Therefore to harvest, despite everything, a part of the more than 1000 dollars which every tourist on average spends during their stay in Peru, some do not hesitate to extract directly from the source, without waiting for the intervention of the state. And thus the whole society adapts.
Forgesitaj. Sed, se ili hodiaŭ manifestacias, kaj se ili poste ŝtopis la vojojn ĉirkaŭ Arequipa, estas ĉefe por rememorigi al la loka registaro ke ili ekzistas, kaj ke ankaŭ ili volas ĝui la fruktojn de la turismo. Luisa estas unu el ili, kaj laŭ ŝi "ne estas juste ke, en tiom riĉa provinco dank’ al turismo kaj metiarto, granda parto de la loĝantaro estas en situacio de ekstrema malriĉeco"
. Forgesita agrikulturo, eksmoda bredado, nun la turiston oni kultivas. Por viziti la kanjonon, kiu allogas preskaŭ 100 000 vizitantojn jare, ĉiu turisto devas pagi 6-dolaran enirrajtigilon al la instanco kiu regas la parkon, l’Autoridad autónoma del Colca (Autocolca), sed tiu ĉi ne lojale redistribuas. Por la Cayllominos, el kiuj du trionoj vivas sub la sojlo de malriĉeco, ekataki la lokan registaron estas maniero por denunci la korupton, parte responsan pri la situacio, tion confirmas policisto ĉi tie postenanta: "Vi scias, nia prezidanto Alejandro Toledo, lia populareco eĉ ne atingas 10%, ja estas kialoj..."
Tial, por rikolti malgraŭ ĉio parton de la pli ol 1000 dolaroj, kiujn ĉiu turisto averaĝe elspezas dum sia restado en Peruo, iuj ne hezitas ĉerpi rekte ĉe la fonto, sen atendi la intervenon de la Ŝtato. Kaj jen tiel la tuta socio adaptiĝas.
Adaptation. One border further on, that's what Efraim is doing. Just like his brothers and his father before him, almost every morning he sets off on the road which links Potosi, a colonial town in southern Bolivia, with the Cerro Rico three kilometres higher. Several centuries ago, the silver which departed for Europe was extracted by wagons from the aptly named "Rich Hill"
, whilst nowadays the miners continue to dig the mountain to look for tin. But if Efraim, his mouth misshapen by cocoa leaves, continues to push along the tunnels, he is living by a completely different metal; that of tourist coins. They pay him, quite well even, for that plunge into the heart of some "Germinal"
of the twenty-first century. For several hours, by means of almost perfect English, he enables them to experience with him the fate of the proletariat of the Earth. Efraim talks about his adaptation with a smile. "I don't really know what drives them there to crawl in those galleries, but because I live thanks to them I avoid asking myself too much"
.
Konvertado. Unu landlimon pli for, tiel faras Efraim. Kiel liaj fratoj plu nun, kiel lia patro antaŭ li, ĉiumatene aŭ preskaŭ, li ekiras sur la vojo, kiu ligas Potosí, koloniepoka urbo en suda Bolivio, kun la Cerro Rico, tri kilometrojn pli alten. Antaŭ kelkaj jarcentoj, povagone oni elprenis el la trafe nomata "Riĉa Monteto"
la arĝenton kiu foriris al Eŭropo, dum nuntempe por serĉi stanon la ministoj plufosas la monton. Sed, se Efraim, la buŝon misformigitan de la kokafolioj, plu ŝoviĝas en la galerioj, per tute alia metalo li vivas: tiu de la turistaj moneroj. Kiuj pagas lin, eĉ sufiĉe bone, por tiu plonĝo en la koron de iu Germinal de la XXIa jarcento. Dum kelkaj horoj, per preskaŭ perfekta angla lingvo, li kunspertigos al ili la sorton de la proletar’ de l’ tero. Pri sia aliposteniĝo Efraim parolas kun rideto: "Mi ne tro scias kio alpelas vin tien, por rampi en tiuj galerioj, sed ĉar mi vivas dank’ al vi, mi evitas tro multe pridemandi min!"
Neither a transnational energy firm, nor the Bolivian state gives a salary to the miners of Potosi, where the cost of extracting tin is two or three times as high as the world market rate. Organised in cooperatives, the 6 000 miners actually exploit ... themselves, receiving miserable salaries, from which they must deduct the cost of the dynamite used to explode the veins of metal. Their life expectancy does not exceed 45 years.
Haranguing. In Pisac (southern Peru), Gloria too intends to profit from the wave of tourists who visit one of the most beautiful Inca sites of the region. But, in contrast to Efraim, she has not changed her traditions; on the contrary, she emphasises them. Traditional handicrafts, these are her wares. And fair trade as well! On the threshold of her shop she addresses those who she recognises as French-speakers in a French which she claims to have learnt "with a lover"
. Her arguments are unusual; if you believe her "the French-speaking people are not like the American gringos"
. With them she can "speak about fair trade, that interests them"
. She asserts that everything sold in her shop is "fair trade"
. We left her with laden arms, and the last time not without her asking us: "Do you promise me that you will write to your book, that Guide du routard, and ask them to speak about me?"
A few days later, discovering the same ponchos and Peruvian caps elsewhere for lower prices and totally not fair trade, the illusion is gone. Nevertheless, it is difficult to reproach her. Gloria is only more cunning than the others at attracting the desired currency. As for Efraim or the Cayllominos of the Colca Canyon, the tourist has become her basic nourishment. But not everyone successfully pecks in the plate of tourist development.
Alparolado. En Pisac (sudo de Peruo), ankaŭ Gloria tute intencas profiti la ondon de turistoj kiuj tie vizitas unu el la plej belaj inkaaj lokoj de la regiono. Sed, kontraŭe de Efraim, ŝi ne ŝanĝis siajn tradiciojn, male: ŝi substrekas ilin. La tradicia metiarto, jen ŝia merkatero. Kaj egalrajta, krome! Sur la sojlo de sia butiko, ŝi alparolas tiujn, kiujn ŝi rekonas kiel franclingvanojn, per franca lingvo, kiun ŝi laŭdire lernis "kun iu amanto"
. Per nekutimaj argumentoj, ĉar ŝin oni kredu, "franclingvanoj ne estas kiel la usonaj gringoj"
. Ŝi povas, kun ili, "paroli pri egalrajta komerco, tio interesas [ilin]!"
. Tion ŝi asertas: ĉio vendata en ŝia butiko estas "egalrajta"
. Kun ŝarĝitaj brakoj oni forlasas ŝin, ne sen ke lastan fojon ŝi petis de ni: "Ĉu vi promesas min ke vi skribos al via libro, tiu Guide du routard, por ke ili parolu pri mi?"
Kelkajn tagojn poste, malkovrante aliloke kaj por etaj prezoj la samajn ponĉojn kaj peruajn ĉapojn tute ne plu egalrajtajn, la iluzio estas for. Tamen malfacilas riproĉi kontraŭ ŝi: Gloria estas nur pli ruza ol aliaj por altiri al si la tiom deziratajn valutojn. Same por Efraim aŭ la Cayllominos de la Colca Kanjono, la turisto fariĝis ŝia baza nutrao. Sed ne ĉiuj sukcesas beki en la telero de la turista disvolviĝo.
"Thought is subversive and revolutionary, destructive and terrible, Thought is merciless to privilege, established institutions, and comfortable habit."