After South America, Hades continues its travels with the goal of observing Western tourism and its impact on local cultures. We now report from Asia, namely Bangkok, The City of Angels, and of sex tourism.
Bangkok, Thanon Khao San
Khao San street. A place where tourists stroll. A din of voices and activity, above which reign neon signs of western multinationals and cheap hotels. Travelers pass by, backpacked and weary-eyed. Tuk-tuks come and go incessantly to the rhythm of electronic music. In the background, scantily clad young Thai girls, their faces powdered the oriental way and their lips glossed, hover around the street cocktail bar, hoping to meet their sugar daddy
soon.
A wooden board atop a motorcycle serves as a counter. Noodles are noisily fried in a wok. Soy sprouts on an aluminum plate. Cooked green vegetables and peanuts wait in plastic bowls. Glasses of salt and curry. And eggs in a bucket of water right on top of the motorcycle's seat. Here, for sixteen hours every day, Lin, barely twenty, makes pad thai (a Thai fried-noodle specialty) for 470 bahts (10 euros) a day. With a precise yet elegant and elaborate gesture he reties his vivid blue apron, underneath which can be surmised the outline of a feminine bosom. Lin, a devout Buddhist, is a transsexual.
Post Sudameriko, Hades daŭrigas sian vojaĝon cele al observado de la okcidenta turismo kaj de ties influo al lokaj kulturoj. Raportaĵo en Azio, en Bangkoko, Urbo de la Anĝeloj, kaj de la seksa turismo.
Bangkok, Thanon Khao San
Strato Khao San. Vagejo por turistoj. Regas senparaj murmurego kaj klopodo, superas la straton lumŝildoj de okcidentaj firmoj kaj de malmultekostaj hoteloj. Trairas vojaĝantoj, lacaj okuloj, dorsosakoj. Elektronika muziko laŭtegas kaj ritmas la senĉesan tien-kaj-reen iradon de tuk tuk-ĉaroj. Surfone, kun vizaĝoj pudrokovritaj laŭ orientazia stilo, kaj lipoj ŝminkitaj, apenaŭ vestitaj junaj tajlandaninoj altsidas ĉe stratvendejo de miksdrinkaĵoj kaj esperas baldaŭ renkonti sian suggar daddy
(dolĉan paĉjon).
Ligna breto sur motorbiciklo uzatas kiel servotablo. Nudeloj brue fritatas en gisaĵa ŭoko. Sojĝermoj sur aluminia plato. Antaŭkuiritaj verdaj legomoj kaj arakidoj atendas en plastaj bovloj; salo kaj kareo en glasoj; kaj ovoj, en akvositelo rekte sur la selo de la trirada motorciklo. Ĉi-tie, po dek ses horojn tage, apenaŭ dudekjara Lin pretigas pad thai-on (tajlandan frititan nudel-mangaĵon), kontraŭ 470 badoj (10 eŭroj) tage. Per preciza kvankam eleganta kaj arabeska mangesto, li ree nodas sian brilbluan antaŭtukon, sub kiu ekvideblas stikaĵoj de ina brusto. Lin, fervora budaismano, estas transgenrulo.
Shantytown. He and the other members of his very poor family left the countryside of the Chao Phraya delta to live together in a four-square-meter place heated with charcoal, with a corrugated-iron roof, in an edge-of-town slum beside the railway which links Bangkok with Chiang Mai.
In the wok, my pad thai is almost done. I silently watch Khao San street. My breath halts. An urban jungle: abundance, opportunity, excess. And sometimes even indecency, parading in high heels on the pavement.
Sitting down and crossing his jeansed legs, Lin redoes his makeup a little. He proudly shows me the surgical scar from his latest breast implant surgery. He rounds out this transformation with a weekly injection of hormones. He is a transsexual. He wants to be a woman.
But not like those who flash their skimpily dressed and maquillaged selves on the stage of the katoey (transgendered) cabaret on Thanon Sukhumvit. He wants to be a true woman, without excessive ornamentation or gimmicks. He wants, without perfume or jewelry, to be loved and respected in society, to live in tenderness, daintiness and calm. To say farewell to the corrugated-iron roof, to the pad thai. He dreams about the West. I, a woman, listen and try to understand. To be a woman. A profound certainty. This he tells me, and fixes his eyes on his little pocket mirror. The amulet near his heart. Tears appear, and he smiles at me. An angel, visible in the light of the traffic signals.
Barakurbo. Li kaj la aliaj tre malriĉaj familianoj forlasis la kamparon de la Chao Praya-a delto por kune ekloĝi en kvarkvadratmetra ejo hejtita per lignokarbo, sub ĉifita lada tegmento, en antaŭurba barakaro apud la fervojo kiu ligas Bangkokon al urbo Chiang Mai.
Mia pad thai finkuiriĝas en la ŭoko. Mi silente rigardas straton Khao San. Mia spiro haltas. Urba ĝangalo: abundego, stimuleco, troeco. Ankaŭ eĉ maldececo, kiu foje paradas kun altaj kalkanumoj sur pavimita strato.
Lin iom reŝminkas sin dum li sidas, kruciginte siajn en ĝinzo mulditajn krurojn. Li fiere montras al mi la cikatron de la lasta ĥirurgia operacio por aldono de artefaritaj mamoj. La transformigon li kompletigas per ĉiusemajna injekto de hormonoj. Transgenrulo li estas. Virino li volas esti.
Sed ne kiel tiuj, kiuj montraĉas sin maldelikate vestitaj kaj ŝminkitaj sur la scenejo de iu katoey (transgenrula) kabaredo de Thanon Sukhumvit. Li volas esti vera virino, sen troaj ornamaĵoj aŭ trompaĵoj. Li volas sin parfumi, juvelojn surhavi, esti amata kaj respektata en socio, vivi en mildeco, malkrudeco kaj delikateco. Forlasi porĉiame la tegmenton el ĉifita lado, forlasi la pad thai-ojn. Li revas pri okcidento. Mi, ina, aŭskultas kaj provas kompreni. Esti virino. Profunda certeco. Li tion diras al mi, kaj okulfiksas sian poŝ-speguleton. Amuleto pendas je la koro. Larmoj aperas, li ridetas al mi. Anĝelo, videbla sub la lumo de la semaforoj.
Gloom. Novices, with shaved heads, dressed in ocher, go door to door gathering alms, varnished wooden bowls in hand. Lin, too, was once a monk. Before his altar, which resembles a dollhouse, he puts his hands together and practices dharma to shield himself from suffering, discontent, and dejection (dukkha).
"I'm not in Thailand only for ruins"
, a fifty-year-old tourist, a proud supporter of sex tourism, whispers into his ear. More and more men come to Thailand for the women. Sometimes for men. My pad thai maker bows his head, his whole body before the man's unshapely belly. He eyes the tourist with fascination. With his slobbery lips the old man places an order. I watch silently. An inner rage. A detestation for that man. I'm scared for Lin.
The trade in flesh is business as usual in Bangkok at night, mainly in special massage parlors and bars on Thanon Sukhumvit. La Soi Cowboy, one of the oldest such places, offers male clients the opportunity to liberate a young girl for a little cash. Meanwhile, in a nearby internet café, other young girls become skilled at writing love letters to their new sugar daddies
.
I get up, leaving alone on this street, which isn't mine, a child. How to stop this scourge, which becomes many people's last hope? What to do about our consumerist society, which fosters a duplicitous world, whose children are led to risk their lives seeking that damned bliss about which they dream while watching TV?
Malĝojemo. Novicoj, kun kapo razita, okro-kolore vestitaj, almozpetadas de pordo al pordo kun lakita ligna bovlo en la mano. Lin ankaŭ iam estis monaĥo. Antaŭ sia altaro, kiu similas pupdomon, li kunigas la manojn kaj praktikas dharma-on por ŝirmi sin kontraŭ sufero, malkontentemo kaj malgajemo (dukkha).
"I'm not in Thailand only for ruins"
, flustras en lia orelo kvindekjara turisto, fiera subtenanto de seksturismo. Pli kaj pli da viroj venas en Tajlandon por virinoj. Foje por viroj. Mia pad thai-a pretiganto, kape kaj tutkorpe kliniĝas antaŭ tiu malgraciforma ventro. Li kun fascino rigardas la turiston. Per siaj salivplenaj lipoj la maljunulo mendas. Mi silente observas. Ena kolero. Abomeno al tiu viro. Mi timas por Lin.
Aĉeto de karno estas kutima komerco en Bangkoka nokto, ĉefe en tiucelaj masaĝejoj kaj drinkejoj de Thanon Sukhumvit. La Soi Cowboy, unu el la unuaj tiaj, proponas al viraj klientoj eblecon liberigi unu el la junulinoj kontraŭ kelkaj monbiletoj. Aliaj junulinoj dume trejniĝas por skribi amleterojn al siaj novaj sugar daddy
en apuda retkafejo.
Mi ekstaras, kaj forlasas iun infanon en vojo kiu ne estas mia. Kion fari por haltigi ĉi tiun plagon, kiu iĝis lasta espero de multaj? Kion fari por haltigi nian konsumisman socion, kiu instigas duvizaĝan mondon kaj kondukas ĝiajn infanojn hazardi sian vivon por tiu damna feliĉo pri kiu ili revas rigardante televidajn seriojn?
"Thought is subversive and revolutionary, destructive and terrible, Thought is merciless to privilege, established institutions, and comfortable habit."