Home → Multilingual texts → The House of Usher (Eighth part)

The fall of the House of Usher (Part 8)
La falo de la Uŝero-Domo (Parto 8)

Other parts: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

"You must not - you shall not behold this!" said I, shuddering, to Usher, as I led him, with a gentle violence, from the window to a seat. "These appearances, which bewilder you, are merely electrical phenomena not uncommon - or it may be that they have their ghastly origin in the rank miasma of the tarn. Let us close this casement; - the air is chilling and dangerous to your frame. Here is one of your favorite romances. I will read, and you shall listen: - and so we will pass away this terrible night together."

The antique volume which I had taken up was the 'Mad Trist' of Sir Launcelot Canning; but I had called it a favorite of Usher’s more in sad jest than in earnest; for, in truth, there is little in its uncouth and unimaginative prolixity which could have had interest for the lofty and spiritual ideality of my friend. It was, however, the only book immediately at hand; and I indulged a vague hope that the excitement which now agitated the hypochondriac, might find relief (for the history of mental disorder is full of similar anomalies) even in the extremeness of the folly which I should read. Could I have judged, indeed, by the wild overstrained air of vivacity with which he hearkened, or apparently hearkened, to the words of the tale, I might well have congratulated myself upon the success of my design.

"Vi malrigardu - vi nepre malrigardu tion!", mi diris, tremegante, al Uŝero, dum mi lin kondukis, kun delikata perforto, de la fenestro ĝis seĝo. "Ĉi tiuj aperaĵoj, kiuj vin konsternas, estas nur ne malkutimaj elektraj fenomenoj - aŭ povas esti ke ilia makabra naskiĝo fontas el la fetora miasmo de la lageto. Ni fermu tiun klapon; la aero estas malvarmiga kaj minacas vian korpon. Jen estas unu el viaj plej ŝatataj aventurromanoj. Mi legu kaj vi aŭskultu; kaj tiel kune ni forpasigu ĉi tiun teruran nokton."

La antikva volumo enmanigita de mi estis Freneza Rendevuo de Kavaliro Lanceloto Kaningo; sed pli por maltaŭga ŝerco ol por serioza aserto mi nomis ĝin plej ŝatata libro de Uŝero; ĉar, efektive, ĝia maldeca kaj senimaga longeco enhavis malmulton povantan interesi la altan kaj spiritan idealecon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola ĉemana libro; kaj mi nutris svagan esperon ke en la ekstremismo mem de la malsaĝaĵo kiun mi deziris legi (ĉar la historio de mensaj malsanoj plenas je similaj anomalioj) trovos malstreĉiĝon la ekscitiĝo nun agitanta la hipokondriulon. Se mi kuraĝintus taksi la situacion, efektive, laŭ la freneza trostreĉita mieno de entuziasmo kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnigis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, eble mi rajtintus min gratuli pri la sukceso de mia procedo.

I had arrived at that well-known portion of the story where Ethelred, the hero of the Trist, having sought in vain for peaceable admission into the dwelling of the hermit, proceeds to make good an entrance by force. Here, it will be remembered, the words of the narrative run thus:

"And Ethelred, who was by nature of a doughty heart, and who was now mighty withal, on account of the powerfulness of the wine which he had drunken, waited no longer to hold parley with the hermit, who, in sooth, was of an obstinate and maliceful turn, but, feeling the rain upon his shoulders, and fearing the rising of the tempest, uplifted his mace outright, and, with blows, made quickly room in the plankings of the door for his gauntleted hand; and now pulling therewith sturdily, he so cracked, and ripped, and tore all asunder, that the noise of the dry and hollow-sounding wood alarumed and reverberated throughout the forest."

At the termination of this sentence I started and, for a moment, paused; for it appeared to me (although I at once concluded that my excited fancy had deceived me) - it appeared to me that, from some very remote portion of the mansion, there came, indistinctly to my ears, what might have been, in its exact similarity of character, the echo (but a stifled and dull one certainly) of the very cracking and ripping sound which Sir Launcelot had so particularly described. It was, beyond doubt, the coincidence alone which had arrested my attention; for, amid the rattling of the sashes of the casements, and the ordinary commingled noises of the still increasing storm, the sound, in itself, had nothing, surely, which should have interested or disturbed me. I continued the story:

Je la fino de tiu frazo mi eksaltetis kaj, dum momento, paŭzis; ĉar ŝajnis al mi (kvankam tujege mi konkludis ke mia ekscitita fantazio min trompis) - ŝajnis al mi ke, el iu forega parto de la domego atingis, malklare, miajn orelojn, io povanta esti, en sia preciza simileco de karaktero, la eĥado (tamen sufokita kaj mallaŭta, kompreneble) de la krak- kaj frakassonoj mem kiujn Kavaliro Lanceloto tiom zorgadetale priskribis. Estis, sendube, nur la koincido kiu fikstenis mian atenton; ĉar, inter la klakado de la fenestroklapoj kaj la kutimaj kunmiksitaj bruoj de la ade plifortiĝanta ŝtormo, la sono enhavis en si mem nenion, certe, rajtantan min interesi aŭ perturbi. Mi daŭrigis la rakonton:

Mi alvenintis tiun bone konatan parton de la rakonto kie Etelredo, heroo de la Rendevuo, malsukcesinte peti pacan eniron en la loĝejon de la ermito, entreprenas eniri perforte. Ĉi tie, oni memoru, la rakonto tekstas jene:

"Kaj Etelredo, kiu havis nature kuraĝan koron kaj kiu estis nun des pli forta pro la potenco de la vino kiun li trinkintis, ne plu prokrastis alparoli la ermiton, kiu havis, verdire, obstinan kaj malican karakteron, sed, sentante la pluvon sur siajn ŝultrojn, kaj timante pligrandiĝon de la ŝtormo, levis senhezite sian klabon, kaj, per batoj, rapide faris malfermaĵon por sia gantita mano en la lignaĵoj de la pordo; kaj nun tirante fortege, li tiel fendis kaj frakasis kaj disigis ĉion ke la bruo de la seka kaj kavsona ligno forsendis eĥoan alarmsignalon en la tutan arbaron."

"But the good champion Ethelred, now entering within the door, was sore enraged and amazed to perceive no signal of the maliceful hermit; but, in the stead thereof, a dragon of a scaly and prodigious demeanor, and of a fiery tongue, which sate in guard before a palace of gold, with a floor of silver; and upon the wall there hung a shield of shining brass with this legend enwritten -

Who entereth herein, a conqueror hath bin;
Who slayeth the dragon, the shield he shall win.

And Ethelred uplifted his mace, and struck upon the head of the dragon, which fell before him, and gave up his pesty breath, with a shriek so horrid and harsh, and withal so piercing, that Ethelred had fain to close his ears with his hands against the dreadful noise of it, the like whereof was never before heard."

"Sed la brava ĉampiono Etelredo, nun trairinte la pordon, ege koleriĝis kaj mistifikiĝis perceptante nenian signon pri la malica ermito; sed, anstataŭe, renkontante drakon de skvama kaj granddimensia aspekto kaj fajra lango, sidantan en gardpozo antaŭ palaco de oro, kun planko de arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo de brila latuno surportanta tiun surskribon:

Konkerinto estas kiu ĉi-tien eniras;
Gajnos la ŝildon kiu pereigos la drakon;

Kaj Etelredo levis la klabon kaj frapis la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li, kaj liveris sian pestan spiradon kun ŝirkriego tiel terura kaj raŭka, kaj krome tiel penetranta, ke Etelredo sentis la deziron manfermi la orelojn kontraŭ ties timigega bruo, kies ekvivalento neniam antaŭe aŭdiĝis."

Here again I paused abruptly, and now with a feeling of wild amazement - for there could be no doubt whatever that, in this instance, I did actually hear (although from what direction it proceeded I found it impossible to say) a low and apparently distant, but harsh, protracted, and most unusual screaming or grating sound - the exact counterpart of what my fancy had already conjured up for the dragon’s unnatural shriek as described by the romancer.

Edgar Allan Poe

Ĉi tie denove mi paŭzis abrupte, kaj spertis nun senton de sovaĝa mirego - ĉar nepre maleblis dubi, en la nuna kazo, ke efektive mi aŭdis (kvankam el kiu direkto ĝi fontis mi malsukcesis diri) mallaŭtan kaj ŝajne foran, tamen raŭkan, daŭran kaj preterkutiman kri- aŭ gratsonon - la nepran ekvivalenton de tio kion mia imago jam naskigis por la kontraŭnatura kriego de la drako tia kian priskribis la rakontisto.

Edgar Allan Poe
Tradukis Edwin Grobe
Other parts: 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9

Portfolio

Search tool

Thought of the day

"Thought is subversive and revolutionary, destructive and terrible, Thought is merciless to privilege, established institutions, and comfortable habit."

Bertrand Russell

Newsletter Subscribe